Stacio Ueno

Tiu ĉi artikolo temas pri la stacio Ueno de Japana Fervojo (JR) kaj de Tokjo Metro. Pri la stacio de Elektra Fervojo Kejsej vidu la paĝon Stacio Kejsej-Ueno
w1
Ueno
上野駅
fervoja stacidomo • stacidomo de subtera fervojo • levita stacio • stacidomo de surtera fervojo • interŝanĝejo
Situo
Lando Japanio Japanio
Urbo Tokio
Situo Kvartalo Tajto
Geografia situo 35° 42′ 48″ N, 139° 46′ 36″ O (mapo)35.713434139.776725Koordinatoj: 35° 42′ 48″ N, 139° 46′ 36″ O (mapo)
Map
Ueno
上野駅
Historio
Malfermo 1883
Administrado kaj utiligado
Kodo ウエ
Linioj Jamanote,
Kejhin-Tohoku,
Ucunomija,
Linio Takasaki,
Linio Ĝoban,
Ŝinkansena linio Tohoku,
Ŝinkansena linio Jamagata,
Ŝinkansena linio Akita,
Ŝinkansena linio Ĝoecu,
Ŝinkansena linio Nagano,
Ŝinkansena linio Tokajdo
(Japana Fervojo);
Ginza,
Hibija
(Tokjo Metro)
vdr

Stacio Ueno (上野駅 [Ueno-eki], angle Ueno Station) estas unu el la plej grandaj fervojaj stacidomoj de Tokio, ĉefurbo de Japanio. Ĝi situas en Kvartalo Tajto kaj ludas gravan rolon por interurbaj kaj enurbaj vojaĝoj. La stacio servas liniojn de la tutjapania fervoja reto Japana Fervojo (JR), kiuj apartenas al Orient-Japania Fervoja Kompanio. Aparte, ĝi estas la sekva stacio post Tokio por ŝinkansenoj, irantaj norden, kaj finstacio de kelkaj aliaj norden-direktaj fervojaj linioj. Krome, la stacio de Tokio enhavas ankaŭ metroan subteran stacion de la metroa reto Tokjo Metro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search